Metrolinio Butovskaja (Moskvo)
Aspekto
Butovskaja Бутовская линия | |
---|---|
Paso de fervojo | |
Trafikado | |
Trafikanto | Metroo de Moskvo |
Historio | |
Malfermo | 2003 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 10 km |
Ŝpuro | 1520 mm (Larĝa ŝpuro) |
Stacioj de la fervojlinio | |
7 stacioj | |
Butovskaja (leĝera) linio (ruse Бутовская линия) estas linio numero 12 de la Metroo de Moskvo. Ĝi situas en suda parto de Moskvo ekster la Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo en du novaj distriktoj Norda Butovo Norda kaj Butovo Suda. La linio estis malfermita la 27-an de decembro 2003 kaj estas la unua linio de leĝera metroo en Rusio.
Preskaŭ la tuta linio (krom 1,6 km norde) situas supertere. Stacioj aspektas relative simile.
Statistiko
[redakti | redakti fonton]- Longeco: 10 km
- Kvanto da stacioj: 7
- Meznombra kvanto da pasaĝeroj dum unu diurno: 51 mil (en 2011)
Historio
[redakti | redakti fonton]- 27-a de decembro 2003 - «Ulica Starokaĉalovskaja» - «Buninskaja alleja» (5,5 km)
- 27-a de februaro 2014 - «Ulica Starokaĉalovskaja» - «Bitcevskij park» (4,5 km)
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Linio de Leĝera metroo en parko de Suda Butovo (Moskvo)
-
Ulica Gorĉakova - stacio de Leĝera linio
Stacioj
[redakti | redakti fonton]La linio enhavas 7 staciojn.
Stacioj de la linio de sudo al nordo (aŭ inverse):
Stacio | Ruslingva nomo | Oficiala latinlitera nomo | Interkonektoj |
---|---|---|---|
Buninskaja alleja | Бунинская Аллея | Buninskaya Alleya | |
Ulica Gorĉakova | Улица Горчакова | Ulitsa Gorchakova | |
Bulvar Admirala Uŝakova | Бульвар Адмирала Ушакова | Bulvar Admirala Ushakova | |
Ulica Skobelevskaja | Улица Скобелевская | Ulitsa Skobelevskaya | |
Ulica Starokaĉalovskaja | Улица Старокачаловская | Ulitsa Starokachalovskaya | Bulvar Dmitrija Donskogo |
Lesoparkovaja | Лесопарковая | Lesoparkovaya | |
Bitcevskij park | Битцевский парк | Bittsevsky Park | Novojasenevskaja |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (ruse)